Mi ĵus plibonigis la priskribon de mia laboro en mia persona retejo. Vidu ĝin ĉi tie: http://pere.quintanasegui.com
Latest Updates RSS
-
pqs
-
pqs
Mi jam scias kiel skribi esperante pere de mia nova ifono. Mi uzos la indonezian klavaron kiu ja estas latina. Tiel, pro tio ke la lingvo malsamas, la korektilo automata ne tro korektos min. Kial mi ne simple malshaltas la korektilon? Pro tio ke mi uzas ghin por rapide skribi alilingve, kaj ne eblas rapide shalti kaj malshalti ghin. Bedaurinde la priskribita sistemo ne ebligas min uzi chapelitajn literojn.
Tion dirite, mi devas rimarki ke se la poma firmao ne estus tiel mensstrechita kaj ebligus homojn iomete modifi la sistemon eble vera esperanta klavaro chapeligita kaj kun korektilo estus jam kreita de iu esperantoparolanta programisto. Tamen Steve Jobs estas tiel kaj ne komprenas ke nia mondo estas lingve richa.
-
pqs
Danka’l WhatsApp mi ŝparas multe da mono. Espereble baldaŭ ĝin uzos la plimulto. Tio eblos ĉar baldaŭ ĝi funkcios en ĉiu populara lerta poŝtelefono.
-
pqs
Nekredeble kiel multaj anglalingvanoj ne kapablas imagi ke estas normale uzi sian denaskan lingvon.
-
pqs
Mi ankaŭ ne devus forgesi etblogi en ĉi tiu retejo! Nu, kiom da homoj legas ĉi tiujn penserojn?
-
pqs
Mi vere bezonas konversacii esperante. Post mi forlasis Tuluzon mi ne vere paroladis esperante. Malbone!
-
pqs
Ĉu iu konas esperantlingvanoj kiuj loĝas inter la Tarragona Kamparo kaj la Ebenaĵo? Ni iam renkontiĝu en tiel bela regiono!
-
pqs
Hodiaŭ mi estas vere elĉerpita. Jam de kelkaj semajnoj fortoj mankas al mi, tamen hodiaŭ mia energiujo elĉerpiĝis ĝisfunde. Fakte, ĉi matene mi prelegis longe. Eĉ se mi vere ĝuas prelegi, mi ĉiam sentas tre laca post prelego, pro tio ke mi uzas mian tutan korpon kaj menson kiam mi alparolas homojn. Tio pensigas min; kiel politikistoj, instruistoj aŭ profesoro kapablas alparoli homojn pri malsimplaj aferoj ĉiutage?
-
pqs
Kelkaj retejoj permesas sekuran retumadon, sed ne ŝaltas ĝin apriore. Fejsbuko estas tia. Bonŝance, ekzistas Firefoksa ilo kiu permesas apriore ŝalti la sekuran retumadon, se la retejo permesas tion. https://www.eff.org/https-everywhere
-
pqs
Post kelkaj horoj da laboro “nur” restas en mia enirkesto 77 respondindaj aŭ respondendaj nelaboraj retmesaĝoj. La plej malnovan mi ricevis en oktobro 2009. Mi pardonpetas al miaj korespondantoj. :’ (